Friduja magneto

Kolekto de fridujaj magnetoj.

Friduja magneto estas magneto uzata por ligi aĵojn al fridujo. Ĉar la fridujo estas loko, al kiu la plej multaj membroj de familio iras, multaj familioj elektas alfiksi al ĝi gravajn mesaĝojn, horarojn, infanajn desegnaĵojn aŭ similajn, kaj magnetoj estas kutime uzataj por tio. Ĉi tiuj povas havi malsamajn dezajnojn kaj aspekti kiel malgrandaj ornamaĵoj.

Fridujaj magnetoj ĉe esperantistoj.
Alfabetliteraj fridujaj magnetoj
Magneta poezio
Unuflanka magneto ( Halbach-aro ), kie kampolinioj ekzistas ekster la magneto sur unu flanko nur.

Dum la malfruaj 1990-aj jaroj, iĝis ofte havi malgrandajn fridujmagnetojn en la formo de vortoj kiuj povus esti uzitaj por krei fridujpoezion. Ekde tiu epoko estis modo komerci kaj kolekti turismajn suvenirojn en la formo de fridujaj magnetoj, kiuj siavice iom anstataŭis la tradiciajn poŝtkartojn.

Multaj fridujmagnetoj estas uzitaj kiel ornama elemento, memoraĵo sur magneta bazo , kutime alkroĉita al kuirejaj aparatoj. Danke al speciala dezajno nomita Halbach-magneta aro, la magneta kampo sur la antaŭa flanko de la magneto estas preskaŭ forestanta kaj duobliĝas sur la malantaŭa flanko. Ĉiuj magnetaj nordaj kaj sudaj polusoj estas sur la sama flanko, tre kiel multaj hufummagnetoj unu apud la alia.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy